-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Números 17:1|
Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante:
-
2
|Números 17:2|
Parolu al la Izraelidoj, kaj prenu de ili po unu bastono de cxiu tribo, de cxiuj iliaj triboj dek du bastonojn, kaj cxies nomon skribu sur lia bastono.
-
3
|Números 17:3|
Sed la nomon de Aaron skribu sur la bastono de Levi; cxar unu bastono devas esti de la estro de ilia tribo.
-
4
|Números 17:4|
Kaj kusxigu ilin en la tabernaklo de kunveno antaux la kesto de atesto, kie Mi aperas al vi.
-
5
|Números 17:5|
Kaj kiun viron Mi elektos, ties bastono ekfloros; kaj tiel Mi silentigos antaux Mi la murmuradon de la Izraelidoj, kiun ili murmuras kontraux vi.
-
6
|Números 17:6|
Kaj Moseo parolis al la Izraelidoj, kaj cxiuj iliaj estroj donis al li po unu bastono de cxiu tribo, laux iliaj triboj dek du bastonojn; kaj la bastono de Aaron estis inter iliaj bastonoj.
-
7
|Números 17:7|
Kaj Moseo kusxigis la bastonojn antaux la Eternulo en la tabernaklo de atesto.
-
8
|Números 17:8|
Kaj en la sekvanta tago Moseo venis en la tabernaklon de atesto; kaj jen ekfloris la bastono de Aaron de la domo de Levi, kaj gxi elirigis burgxonojn kaj donis florojn kaj maturigis migdalojn.
-
9
|Números 17:9|
Kaj Moseo elportis cxiujn bastonojn de antaux la Eternulo al cxiuj Izraelidoj; kaj ili vidis, kaj cxiu prenis sian bastonon.
-
10
|Números 17:10|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Remetu la bastonon de Aaron antaux la keston de atesto, por ke gxi estu gardata kiel memorsigno por la ribelemuloj, por ke cxesigxu ilia murmurado kontraux Mi, kaj por ke ili ne mortu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Juan 1-5