-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|1 Samuel 1:1|
Estis unu viro el Ramataim-Cofim, de la monto de Efraim; lia nomo estis Elkana, filo de Jerohxam, filo de Elihu, filo de Tohxu, filo de Cuf, Efratano.
-
2
|1 Samuel 1:2|
Li havis du edzinojn; la nomo de unu estis HXana, kaj la nomo de la dua estis Penina. Penina havis infanojn, sed HXana ne havis infanojn.
-
3
|1 Samuel 1:3|
Tiu viro cxiujare iradis el sia urbo, por adorklinigxi kaj fari oferon al la Eternulo Cebaot en SXilo; kaj tie HXofni kaj Pinehxas, du filoj de Eli, estis pastroj de la Eternulo.
-
4
|1 Samuel 1:4|
Unu tagon Elkana faris oferon, kaj li donis al sia edzino Penina kaj al cxiuj sxiaj filoj kaj filinoj partojn;
-
5
|1 Samuel 1:5|
kaj al HXana li kun malgxojo donis unu parton, cxar HXanan li amis, sed la Eternulo sxlosis sxian uteron.
-
6
|1 Samuel 1:6|
Kaj sxia konkurantino afliktis sxin kaj tre incitis sxin kauxze de tio, ke la Eternulo sxlosis sxian uteron.
-
7
|1 Samuel 1:7|
Tiel estis farate cxiujare; kiam sxi iradis al la domo de la Eternulo, la konkurantino tiel incitadis sxin, ke sxi ploris kaj ne mangxis.
-
8
|1 Samuel 1:8|
Kaj sxia edzo Elkana diris al sxi:HXana, kial vi ploras? kaj kial vi ne mangxas? kaj kial tiel afliktigxas via koro? cxu mi ne estas por vi pli bona ol dek filoj?
-
9
|1 Samuel 1:9|
Kaj HXana levigxis, mangxinte en SXilo kaj trinkinte. Kaj la pastro Eli sidis sur segxo cxe la fosto de la templo de la Eternulo.
-
10
|1 Samuel 1:10|
Kaj sxi estis tre malgxoja, kaj pregxis al la Eternulo, kaj forte ploris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7