-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|1 Samuel 1:11|
Kaj sxi faris sanktan promeson, kaj diris:Ho Eternulo Cebaot! se Vi rigardos la suferon de Via sklavino kaj rememoros min kaj ne forgesos Vian sklavinon kaj donos al Via sklavino idon virseksan, tiam mi fordonos lin al la Eternulo por la tuta tempo de lia vivo, kaj tondilo ne tusxos lian kapon.
-
12
|1 Samuel 1:12|
Dum sxi longe pregxis antaux la Eternulo, Eli atente rigardis sxian busxon.
-
13
|1 Samuel 1:13|
HXana parolis en sia koro; nur sxiaj lipoj movigxadis, sed sxian vocxon oni ne auxdis; tial Eli pensis, ke sxi estas ebria.
-
14
|1 Samuel 1:14|
Kaj Eli diris al sxi:Kiel longe vi restos ebria? forigu vian vinon el vi.
-
15
|1 Samuel 1:15|
Sed HXana respondis kaj diris:Ne, mia sinjoro, mi estas virino kun malgxoja koro; vinon aux ebriigajxon mi ne trinkis, mi nur elversxas mian animon antaux la Eternulo.
-
16
|1 Samuel 1:16|
Ne opiniu pri via sklavino, ke sxi estas virino malmorala; pro mia granda malgxojo kaj sufero mi parolis gxis nun.
-
17
|1 Samuel 1:17|
Tiam Eli respondis kaj diris:Iru en paco, kaj la Dio de Izrael plenumos vian peton, kiun vi petis de Li.
-
18
|1 Samuel 1:18|
Kaj sxi diris:Via sklavino akiru vian favoron. Kaj la virino iris sian vojon, kaj sxi mangxis, kaj sxia vizagxo ne estis plu malgaja.
-
19
|1 Samuel 1:19|
Kaj ili levigxis frue matene kaj adorklinigxis antaux la Eternulo, kaj reiris kaj venis al sia domo en Rama. Kaj Elkana ekkonis sian edzinon HXana, kaj la Eternulo rememoris sxin.
-
20
|1 Samuel 1:20|
Post kelka tempo HXana gravedigxis kaj naskis filon, kaj sxi donis al li la nomon Samuel, cxar:De la Eternulo mi lin elpetis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 5-7