-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
9
|Éxodo 37:9|
Kaj la keruboj estis etendantaj siajn flugilojn supren, kovrante per siaj flugiloj la fermoplaton, kaj iliaj vizagxoj estis unu kontraux la alia; al la fermoplato estis turnitaj la vizagxoj de la keruboj.
-
10
|Éxodo 37:10|
Kaj li faris la tablon el akacia ligno; du ulnoj estis gxia longo, kaj unu ulno gxia largxo, kaj unu ulno kaj duono gxia alto.
-
11
|Éxodo 37:11|
Kaj li tegis gxin per pura oro, kaj li faris al gxi oran kronon cxirkauxe.
-
12
|Éxodo 37:12|
Kaj li faris cxirkaux gxi manlargxan listelon, kaj li faris oran kronon cxirkaux la listelo.
-
13
|Éxodo 37:13|
Kaj li fandis por gxi kvar orajn ringojn, kaj li alfortikigis la ringojn sur la kvar anguloj, cxe gxiaj kvar piedoj.
-
14
|Éxodo 37:14|
Apud la listelo estis la ringoj, kiel ingoj por la stangoj, por porti la tablon.
-
15
|Éxodo 37:15|
Kaj li faris la stangojn el akacia ligno, kaj li tegis ilin per oro, por porti la tablon.
-
16
|Éxodo 37:16|
Kaj ankaux la vazojn por la tablo, gxiajn pladojn kaj gxiajn kulerojn, kaj gxiajn krucxojn kaj la kalikojn, per kiuj oni versxas, li faris el pura oro.
-
17
|Éxodo 37:17|
Kaj li faris la kandelabron el pura oro, per forgxa laboro li faris la kandelabron; gxia trunko kaj gxiaj brancxoj, gxiaj kalikoj, gxiaj kapetoj, kaj gxiaj floroj elstaris el gxi.
-
18
|Éxodo 37:18|
Kaj ses brancxoj elstaris el gxiaj flankoj:tri brancxoj de la kandelabro el unu flanko, kaj tri brancxoj de la kandelabro el la dua flanko;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13