-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
29
|Éxodo 37:29|
Kaj li faris la oleon por la sanktoleado kaj la puran bonodoran incenson laux la arto de sxmirajxisto.
-
1
|Éxodo 38:1|
Kaj li faris la altaron por la bruloferoj el akacia ligno; kvin ulnoj estis gxia longo, kaj kvin ulnoj gxia largxo; kvarangula gxi estis; kaj tri ulnoj estis gxia alto.
-
2
|Éxodo 38:2|
Kaj li faris gxiajn kornojn sur gxiaj kvar anguloj; el gxi elstaris gxiaj kornoj; kaj li tegis gxin per kupro.
-
3
|Éxodo 38:3|
Kaj li faris cxiujn vazojn de la altaro; la potojn, la sxovelilojn, la kalikojn, la forkojn, la karbujojn; cxiujn gxiajn vazojn li faris el kupro.
-
4
|Éxodo 38:4|
Kaj li faris por la altaro kradon en formo de kupra reto, sub gxia kornico, malsupre, gxis la mezo.
-
5
|Éxodo 38:5|
Kaj li fandis kvar ringojn en la kvar anguloj de la kupra krado, ke ili estu ingoj por la stangoj.
-
6
|Éxodo 38:6|
Kaj li faris la stangojn el akacia ligno kaj tegis ilin per kupro.
-
7
|Éxodo 38:7|
Kaj li metis la stangojn en la ringojn sur la flankoj de la altaro, por ke oni povu porti gxin per ili; li faris gxin interne malplena, el tabuloj.
-
8
|Éxodo 38:8|
Kaj li faris la lavujon el kupro kaj gxian piedestalon el kupro, el la speguloj de la virinoj, kiuj kolektigxis amase antaux la pordo de la tabernaklo de kunveno.
-
9
|Éxodo 38:9|
Kaj li faris la korton:sur la flanko suda estis la kurtenoj de la korto el tordita bisino, cent ulnoj,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13