-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
20
|Éxodo 38:20|
Kaj cxiuj najloj en la tabernaklo kaj en la korto cxirkauxe estis el kupro.
-
21
|Éxodo 38:21|
Jen estas la kalkulo pri la tabernaklo, la tabernaklo de atesto, kiu estis kalkulita laux la ordono de Moseo, por la servo de la Levidoj, sub la kontrolo de Itamar, filo de la pastro Aaron.
-
22
|Éxodo 38:22|
Kaj Becalel, filo de Uri, filo de HXur, el la tribo de Jehuda, faris cxion, kion ordonis la Eternulo al Moseo;
-
23
|Éxodo 38:23|
kaj kun li Oholiab, filo de Ahxisamahx, el la tribo de Dan, artista skulptisto, teksisto, kaj brodisto sur blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, kaj sur bisino.
-
24
|Éxodo 38:24|
La tuta oro, kiu estis uzita por cxiuj laboroj de la sanktejo, la oro, kiu estis alportita kiel oferdonoj, prezentis la kvanton de dudek naux kikaroj kaj sepcent tridek sikloj laux la mezuro de la sankta siklo.
-
25
|Éxodo 38:25|
Kaj la argxento, akirita per la kalkulado de la komunumo, prezentis la kvanton de cent kikaroj kaj mil sepcent sepdek kvin sikloj laux la sankta siklo:
-
26
|Éxodo 38:26|
po unu bek´?¢o, tio estas po duono de siklo laux la sankta siklo, por cxiu kapo, de cxiuj, kiuj trapasis la kalkulon, kiuj havis la agxon de dudek jaroj kaj pli, de sescent tri mil kvincent kvindek homoj.
-
27
|Éxodo 38:27|
Cent kikaroj da argxento estis uzitaj por elfandi la bazojn de la sanktejo kaj la bazojn de la kurteno; cent bazoj el cent kikaroj, po unu kikaro por bazo.
-
28
|Éxodo 38:28|
Kaj el mil sepcent sepdek kvin sikloj estis faritaj hokoj por la kolonoj kaj estis tegitaj iliaj kapoj kaj estis faritaj ligajxoj inter ili.
-
29
|Éxodo 38:29|
Kaj da oferdonita kupro estis sepdek kikaroj kaj du mil kvarcent sikloj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13