-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Éxodo 39:19|
Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du aliaj finoj de la surbrustajxo, sur gxia rando interna, direktita al la efodo.
-
20
|Éxodo 39:20|
Kaj ili faris du orajn ringojn, kaj alfortikigis ilin al la du sursxultrajxoj de la efodo malsupre, sur la antauxa flanko, cxe gxia kunigxo, super la zono de la efodo.
-
21
|Éxodo 39:21|
Kaj ili alligis la surbrustajxon per gxiaj ringoj al la ringoj de la efodo per lacxo el blua sxtofo, por ke gxi estu super la zono de la efodo kaj por ke la surbrustajxo ne forsxovigxu de sur la efodo; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
22
|Éxodo 39:22|
Kaj li faris la tunikon por la efodo, teksitan, tutan el blua teksajxo.
-
23
|Éxodo 39:23|
Kaj la aperturo de la tuniko estis en la mezo, kiel aperturo de sxildo; borderon havis la aperturo cxirkauxe, por ke gxi ne dissxirigxu.
-
24
|Éxodo 39:24|
Kaj ili faris sur la malsupra rando de la tuniko granatojn el blua, purpura, kaj rugxa sxtofo, tordita.
-
25
|Éxodo 39:25|
Kaj ili faris tintilojn el pura oro, kaj metis la tintilojn mezen de la granatoj sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe inter la granatoj;
-
26
|Éxodo 39:26|
tintilon kaj granaton, tintilon kaj granaton sur la malsupra rando de la tuniko, cxirkauxe, por la servado; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
27
|Éxodo 39:27|
Kaj ili faris la hxitonon el bisino, teksitan, por Aaron kaj liaj filoj,
-
28
|Éxodo 39:28|
kaj la cidaron el bisino, kaj la ornamajn mitrojn el bisino, kaj la linajn pantalonojn el tordita bisino,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13