-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
29
|Éxodo 39:29|
kaj la zonon el tordita bisino kaj el blua, purpura, kaj rugxa teksajxo, broditan; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
30
|Éxodo 39:30|
Kaj ili faris la tabuleton, la sanktan kronon, el pura oro, kaj ili skribis sur gxi skribon gravuritan:SANKTA AL LA ETERNULO.
-
31
|Éxodo 39:31|
Kaj ili alfortikigis al gxi lacxon el blua sxtofo, por alfortikigi al la cidaro supre; kiel la Eternulo ordonis al Moseo.
-
32
|Éxodo 39:32|
Tiel finigxis la tuta laboro por la konstruajxo de la tabernaklo de kunveno. Kaj la Izraelidoj faris konforme al cxio, kion la Eternulo ordonis al Moseo; tiel ili faris.
-
33
|Éxodo 39:33|
Kaj ili alportis la konstruajxon al Moseo, la tabernaklon kaj cxiujn gxiajn apartenajxojn:hokojn, tabulojn, riglilojn, kolonojn, kaj bazojn;
-
34
|Éxodo 39:34|
kaj la kovron el rugxaj virsxafaj feloj kaj la kovron el antilopaj feloj kaj la kurtenon;
-
35
|Éxodo 39:35|
la keston de atesto kaj gxiajn stangojn kaj la fermoplaton;
-
36
|Éxodo 39:36|
la tablon, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la panon de propono;
-
37
|Éxodo 39:37|
la puran kandelabron, gxiajn lucernojn, la lucernojn vice starantajn, cxiujn gxiajn apartenajxojn, kaj la oleon por lumigado;
-
38
|Éxodo 39:38|
kaj la oran altaron kaj la sanktan oleon kaj la bonodoran incenson kaj la kovrotukon por la pordo de la tabernaklo;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13