-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
28
|Éxodo 6:28|
En tiu tago, kiam la Eternulo parolis al Moseo en la lando Egipta,
-
29
|Éxodo 6:29|
la Eternulo diris al Moseo jene:Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, regxo de Egiptujo, cxion, kion Mi diras al vi.
-
30
|Éxodo 6:30|
Kaj Moseo diris antaux la Eternulo:Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min auxskultos?
-
1
|Éxodo 7:1|
Sed la Eternulo diris al Moseo:Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto.
-
2
|Éxodo 7:2|
Vi parolos cxion, kion Mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando.
-
3
|Éxodo 7:3|
Sed Mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta.
-
4
|Éxodo 7:4|
Kaj Faraono vin ne auxskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj jugxoj.
-
5
|Éxodo 7:5|
Kaj la Egiptoj sciigxos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.
-
6
|Éxodo 7:6|
Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris.
-
7
|Éxodo 7:7|
Moseo havis la agxon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la agxon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13