-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Éxodo 5:21|
Kaj ili diris al tiuj:La Eternulo rigardu vin, kaj jugxu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaux Faraono kaj antaux liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin.
-
22
|Éxodo 5:22|
Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris:Mia Sinjoro! kial Vi faris malbonon al tiu popolo? kial Vi sendis min?
-
23
|Éxodo 5:23|
De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li farigxis pli malbona kontraux tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.
-
1
|Éxodo 6:1|
Sed la Eternulo diris al Moseo:Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; cxar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
-
2
|Éxodo 6:2|
Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li:Mi estas la ETERNULO.
-
3
|Éxodo 6:3|
Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili.
-
4
|Éxodo 6:4|
Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili logxis kiel fremduloj.
-
5
|Éxodo 6:5|
Kaj Mi auxdis la gxemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon.
-
6
|Éxodo 6:6|
Tial diru al la Izraelidoj:Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj jugxoj.
-
7
|Éxodo 6:7|
Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13