-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Éxodo 5:11|
iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata.
-
12
|Éxodo 5:12|
Tiam la popolo disigxis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo.
-
13
|Éxodo 5:13|
Kaj la voktoj insistadis, dirante:Pretigu vian cxiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon.
-
14
|Éxodo 5:14|
Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante:Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraux kaj hodiaux, kiel gxis nun?
-
15
|Éxodo 5:15|
La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante:Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj?
-
16
|Éxodo 5:16|
Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas.
-
17
|Éxodo 5:17|
Sed li diris:Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras:Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo.
-
18
|Éxodo 5:18|
Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
-
19
|Éxodo 5:19|
Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, cxar estas dirite:Ne malgrandigu la cxiutagan nombron de viaj brikoj.
-
20
|Éxodo 5:20|
Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaux ili, kiam ili eliris de Faraono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13