-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
12
|Éxodo 4:12|
Kaj nun iru, kaj Mi estos kun via busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas paroli.
-
13
|Éxodo 4:13|
Kaj li diris:Ho, mia Sinjoro, sendu iun alian.
-
14
|Éxodo 4:14|
Tiam ekflamis la kolero de la Eternulo kontraux Moseo, kaj Li diris:Mi scias ja, ke via frato Aaron, la Levido, estas elokventa; kaj jen li ecx iras al vi renkonte, kaj kiam li vidos vin, li ekgxojos en sia koro.
-
15
|Éxodo 4:15|
Kaj vi parolos al li kaj metos la vortojn en lian busxon; kaj Mi estos kun via busxo kaj kun lia busxo, kaj Mi instruos vin, kion vi devas fari.
-
16
|Éxodo 4:16|
Kaj li parolos por vi al la popolo; kaj li estos via busxo, kaj vi estos por li anstataux Dio.
-
17
|Éxodo 4:17|
Kaj cxi tiun bastonon prenu en vian manon; per gxi vi faros la signojn.
-
18
|Éxodo 4:18|
Moseo iris kaj revenis al sia bopatro Jitro, kaj diris al li:Mi volas iri kaj reveni al miaj fratoj, kiuj estas en Egiptujo, kaj vidi, cxu ili vivas ankoraux. Kaj Jitro diris al Moseo:Iru en paco.
-
19
|Éxodo 4:19|
Kaj la Eternulo diris al Moseo en Midjanujo:Iru, revenu Egiptujon; cxar mortis cxiuj homoj, kiuj volis vin mortigi.
-
20
|Éxodo 4:20|
Tiam Moseo prenis sian edzinon kaj siajn filojn kaj sidigis ilin sur azeno, kaj ekiris al la lando Egipta. Kaj Moseo prenis la bastonon de Dio en sian manon.
-
21
|Éxodo 4:21|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Kiam vi revenos Egiptujon, tiam rigardu, cxiujn miraklojn, kiujn Mi donis en vian manon, faru antaux Faraono. Sed Mi malmoligos lian koron, kaj li ne permesos al la popolo foriri.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13