-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Éxodo 5:1|
Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono:Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael:Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
-
2
|Éxodo 5:2|
Sed Faraono diris:Kiu estas la Eternulo, kies vocxon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri.
-
3
|Éxodo 5:3|
Kaj ili diris:La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aux glavo.
-
4
|Éxodo 5:4|
Sed la regxo de Egiptujo diris al ili:Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de gxiaj laboroj? iru al viaj laboroj.
-
5
|Éxodo 5:5|
Kaj Faraono diris:Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
-
6
|Éxodo 5:6|
Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al gxiaj kontrolistoj, dirante:
-
7
|Éxodo 5:7|
Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel gxis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon.
-
8
|Éxodo 5:8|
Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas gxis nun, postulu de ili, ne malgrandigu gxin; cxar ili vagas senlabore, tial ili krias:Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio.
-
9
|Éxodo 5:9|
Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de gxi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
-
10
|Éxodo 5:10|
Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj gxiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo:Tiel diras Faraono:Mi ne donos al vi pajlon;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13