-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Éxodo 17:10|
Kaj Josuo faris, kiel diris al li Moseo, kaj batalis kontraux la Amalekidoj; kaj Moseo, Aaron, kaj HXur supreniris sur la supron de la monteto.
-
11
|Éxodo 17:11|
Kaj cxiufoje, kiam Moseo levis sian manon, venkis Izrael; kaj kiam li mallevis sian manon, venkis Amalek.
-
12
|Éxodo 17:12|
Sed la manoj de Moseo estis pezaj; tial ili prenis sxtonon kaj metis gxin sub lin, kaj li sidigxis sur gxi; kaj Aaron kaj HXur subtenis liajn manojn, unu de unu flanko, la dua de la dua flanko; kaj liaj manoj estis en gxusta tenigxo gxis la subiro de la suno.
-
13
|Éxodo 17:13|
Kaj Josuo senfortigis Amalekon kaj lian popolon per la glavo.
-
14
|Éxodo 17:14|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Skribu cxi tion por memoro en libron kaj enmetu cxi tion en la orelojn de Josuo, ke Mi ekstermos la memoron pri Amalek sub la cxielo.
-
15
|Éxodo 17:15|
Moseo konstruis altaron, kaj donis al gxi la nomon:La Eternulo mia Standardo.
-
16
|Éxodo 17:16|
CXar li diris:Estas promesite per la altaro de la Eternulo, ke la Eternulo militos kontraux Amalek de generacio al generacio.
-
1
|Éxodo 18:1|
Jitro, la Midjana pastro, la bopatro de Moseo, auxdis cxion, kion la Eternulo faris al Moseo kaj al Sia popolo Izrael, ke la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo.
-
2
|Éxodo 18:2|
Kaj Jitro, la bopatro de Moseo, prenis Ciporan, la edzinon de Moseo, kiun tiu forlasis;
-
3
|Éxodo 18:3|
kaj sxiajn du filojn, el kiuj unu havis la nomon Gersxom; cxar la patro diris:Mi estis fremdulo en fremda lando;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16