-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Éxodo 18:14|
Kaj la bopatro de Moseo vidis cxion, kion li faras por la popolo, kaj diris:Kio estas tio, kion vi faras al la popolo? kial vi sola sidas kaj la tuta popolo staras antaux vi de mateno gxis vespero?
-
15
|Éxodo 18:15|
Tiam Moseo diris al sia bopatro:La popolo venas al mi, por demandi Dion.
-
16
|Éxodo 18:16|
Kiam farigxas inter ili ia afero, ili venas al mi; kaj mi jugxas inter unu kaj alia, kaj mi sciigas la legxojn de Dio kaj Liajn instruojn.
-
17
|Éxodo 18:17|
Sed la bopatro de Moseo diris al li:Ne bona estas la afero, kiun vi faras.
-
18
|Éxodo 18:18|
Senfortigxos vi kaj cxi tiu popolo, kiu estas kun vi; cxar la afero estas tro malfacila por vi; vi ne povas plenumi gxin sola.
-
19
|Éxodo 18:19|
Auxskultu mian vocxon, mi donos al vi konsilon, kaj Dio estos kun vi. Vi estu por la popolo perulo antaux Dio, kaj prezentu la aferojn al Dio.
-
20
|Éxodo 18:20|
Instruu al ili la legxojn kaj instruojn, kaj montru al ili la vojon, kiun ili devas iri, kaj la farojn, kiujn ili devas fari.
-
21
|Éxodo 18:21|
Kaj vi elsercxu inter la tuta popolo homojn bravajn, timantajn Dion, homojn veramajn, neprofitamajn; kaj starigu ilin super la popolo kiel milestrojn, centestrojn, kvindekestrojn, kaj dekestrojn.
-
22
|Éxodo 18:22|
Kaj ili jugxadu la popolon en cxiu tempo; cxiun grandan aferon ili venigu al vi, sed cxiun malgrandan aferon jugxu ili; tiel farigxos pli facile al vi, kaj ili portos kun vi.
-
23
|Éxodo 18:23|
Se vi tion faros kaj Dio al vi ordonos, tiam vi povos resti forta, kaj ankaux cxi tiu tuta popolo venos al sia loko en paco.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16