-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
29
|Éxodo 23:29|
Mi ne forpelos ilin de antaux vi en unu jaro, por ke la tero ne farigxu senhoma kaj por ke ne multigxu kontraux vi la bestoj de la kampo.
-
30
|Éxodo 23:30|
Iom post iom Mi forpelos ilin de antaux vi, gxis vi multigxos kaj posedos la landon.
-
31
|Éxodo 23:31|
Kaj Mi faros viajn limojn de la Rugxa Maro gxis la Maro Filisxta, kaj de la dezerto gxis la Rivero; cxar Mi transdonos en viajn manojn la logxantojn de la lando, kaj vi forpelos ilin de antaux vi.
-
32
|Éxodo 23:32|
Ne faru interligon kun ili nek kun iliaj dioj.
-
33
|Éxodo 23:33|
Ili ne logxu en via lando, por ke ili ne pekigu vin kontraux Mi; se vi servos iliajn diojn, tio farigxos kaptilo por vi.
-
1
|Éxodo 24:1|
Kaj al Moseo Li diris:Supreniru al la Eternulo, vi kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael, kaj faru adoron de malproksime.
-
2
|Éxodo 24:2|
Kaj Moseo sola alproksimigxu al la Eternulo; sed ili ne alproksimigxu, kaj la popolo ne supreniru kun li.
-
3
|Éxodo 24:3|
Kaj Moseo venis kaj rakontis al la popolo cxiujn vortojn de la Eternulo kaj cxiujn legxojn. Kaj la tuta popolo respondis per unu vocxo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros.
-
4
|Éxodo 24:4|
Kaj Moseo skribis cxiujn vortojn de la Eternulo, kaj li levigxis frue matene kaj konstruis altaron sub la monto kaj dek du kolonojn laux la dek du triboj de Izrael.
-
5
|Éxodo 24:5|
Kaj li sendis junulojn el la Izraelidoj, kaj ili alportis bruloferojn kaj bucxis pacoferojn al la Eternulo, bovidojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4