-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
6
|Éxodo 24:6|
Moseo prenis duonon de la sango kaj enversxis en pelvojn, kaj duonon de la sango li sxprucigis sur la altaron.
-
7
|Éxodo 24:7|
Kaj li prenis la libron de la interligo kaj lauxtlegis gxin al la popolo, kaj ili diris:CXion, kion diris la Eternulo, ni faros kaj obeos.
-
8
|Éxodo 24:8|
Kaj Moseo prenis la sangon kaj sxprucigis sur la popolon, kaj diris:Jen estas sango de la interligo, kiun la Eternulo faris kun vi pri cxiuj tiuj vortoj.
-
9
|Éxodo 24:9|
Kaj supreniris Moseo kaj Aaron, Nadab kaj Abihu, kaj sepdek el la cxefoj de Izrael.
-
10
|Éxodo 24:10|
Kaj ili vidis la Dion de Izrael; kaj sub Liaj piedoj estis io, kiel faritajxo el brilanta safiro, kaj kiel la cxielo mem, kiam gxi estas klara.
-
11
|Éxodo 24:11|
Li ne etendis Sian manon kontraux la cxefojn de Izrael; kaj ili vidis Dion, kaj mangxis kaj trinkis.
-
12
|Éxodo 24:12|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Supreniru al Mi sur la monton kaj estu tie; kaj Mi donos al vi sxtonajn tabelojn, kaj la instruon kaj ordonojn, kiujn Mi skribis, por instrui ilin.
-
13
|Éxodo 24:13|
Kaj levigxis Moseo kaj lia servanto Josuo, kaj Moseo supreniris sur la monton de Dio.
-
14
|Éxodo 24:14|
Kaj al la cxefoj li diris:Restu cxi tie, gxis ni revenos al vi; kaj jen Aaron kaj HXur estas kun vi; kiu havas ian aferon, tiu venu al ili.
-
15
|Éxodo 24:15|
Kaj Moseo supreniris sur la monton, kaj nubo kovris la monton.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 1-4