-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
35
|Éxodo 32:35|
Kaj la Eternulo frapis la popolon pro tio, ke ili faris la bovidon, kiun faris Aaron.
-
1
|Éxodo 33:1|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Iru, eliru el cxi tie, vi kaj la popolo, kiun vi elkondukis el la lando Egipta, al la lando, pri kiu Mi jxuris al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, dirante:Al via idaro Mi gxin donos.
-
2
|Éxodo 33:2|
Kaj Mi sendos antaux vi angxelon, kaj Mi forpelos la Kanaanidojn, la Amoridojn kaj la HXetidojn kaj la Perizidojn, la HXividojn kaj la Jebusidojn.
-
3
|Éxodo 33:3|
Iru al lando, en kiu fluas lakto kaj mielo. Mi ne iros meze de vi; cxar vi estas popolo malmolnuka, kaj Mi eble ekstermus vin dum la vojo.
-
4
|Éxodo 33:4|
Kaj la popolo auxdis tiun malbonan sciigon, kaj ili ekfunebris, kaj neniu metis sur sin siajn ornamajxojn.
-
5
|Éxodo 33:5|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Diru al la Izraelidoj:Vi estas popolo malmolnuka; se Mi nur unu momenton irus meze de vi, Mi vin ekstermus; nun demetu de vi viajn ornamajxojn, kaj Mi rigardos, kion Mi faru kun vi.
-
6
|Éxodo 33:6|
Kaj la Izraelidoj demetis de si siajn ornamajxojn antaux la monto HXoreb.
-
7
|Éxodo 33:7|
Moseo prenis la tabernaklon, kaj starigis gxin ekster la tendaro, malproksime de la tendaro, kaj nomis gxin Tabernaklo de Kunveno; kaj cxiu, kiu volis peti la Eternulon, devis eliri al la tabernaklo de kunveno, kiu estis ekstere de la tendaro.
-
8
|Éxodo 33:8|
Kaj kiam Moseo eliradis al la tabernaklo, la tuta popolo levigxadis, kaj cxiu starigxadis cxe la pordo de sia tendo kaj rigardadis post Moseo, gxis li eniris en la tabernaklon.
-
9
|Éxodo 33:9|
Kaj kiam Moseo eniradis en la tabernaklon, mallevigxadis nuba kolono kaj starigxadis cxe la pordo de la tabernaklo kaj paroladis kun Moseo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16