-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Éxodo 33:10|
Kaj la tuta popolo vidadis la nuban kolonon, kiu staris cxe la pordo de la tabernaklo; kaj la tuta popolo levigxadis kaj adorklinigxadis cxiu cxe la pordo de sia tendo.
-
11
|Éxodo 33:11|
Kaj la Eternulo paroladis kun Moseo vizagxon kontraux vizagxo, kiel parolas homo kun sia amiko. Kaj kiam li reiradis en la tendaron, tiam lia servanto Josuo, filo de Nun, junulo, ne forigxadis el la tabernaklo.
-
12
|Éxodo 33:12|
Kaj Moseo diris al la Eternulo:Vidu, Vi diras al mi:Konduku cxi tiun popolon; kaj Vi ne sciigis al mi, kiun Vi sendos kun mi, kvankam Vi diris:Mi konas vin laux via nomo, kaj vi akiris Mian favoron.
-
13
|Éxodo 33:13|
Nun, se mi akiris Vian favoron, volu sciigi al mi Vian vojon, por ke mi konu Vin, por akiri Vian favoron; kaj vidu, ke cxi tiu popolo estas Via popolo.
-
14
|Éxodo 33:14|
Tiam Li diris:Mia vizagxo iros antauxe, kaj Mi donos al vi ripozon.
-
15
|Éxodo 33:15|
Kaj li diris al Li:Se Via vizagxo ne iros, tiam ne forkonduku nin de cxi tie.
-
16
|Éxodo 33:16|
Per kio do montrigxos, ke mi kaj Via popolo akiris Vian favoron? cxu ne per tio, ke Vi irados kun ni? tiam mi kaj Via popolo distingigxos de cxiu popolo, kiu estas sur la tero.
-
17
|Éxodo 33:17|
Kaj la Eternulo diris al Moseo:Ankaux tion, kion vi diris, Mi faros; cxar vi akiris Mian favoron kaj Mi konas vin laux via nomo.
-
18
|Éxodo 33:18|
Kaj li diris:Volu montri al mi Vian gloron.
-
19
|Éxodo 33:19|
Kaj Li diris:Mi preterpasigos antaux vi Mian tutan bonecon, kaj Mi alvokos la nomon de la Eternulo antaux vi; kaj Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16