-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 18:11|
Kaj Abraham kaj Sara estis maljunuloj de profunda agxo; cxe Sara cxesigxis la virinaj ordinarajxoj.
-
12
|Génesis 18:12|
Kaj Sara ekridis interne, dirante: CXu kiam mi kadukigxis, mi havus ankoraux volupton? kaj mia sinjoro estas ja maljuna!
-
13
|Génesis 18:13|
Kaj la Eternulo diris al Abraham: Kial do Sara ridas, dirante: CXu efektive mi naskos, kiam mi maljunigxis?
-
14
|Génesis 18:14|
CXu por la Eternulo io estas malfacila? en la difinita tempo Mi revenos al vi en la venonta jaro, kaj Sara havos filon.
-
15
|Génesis 18:15|
Sed Sara malkonfesis, dirante: Mi ne ridis; cxar sxi timis. Sed Li diris: Ne, vi ridis.
-
16
|Génesis 18:16|
Kaj levigxis de tie la viroj kaj direktigxis al Sodom: kaj Abraham iris kun ili, por akompani ilin.
-
17
|Génesis 18:17|
Kaj la Eternulo diris: CXu mi kasxos antaux Abraham, kion Mi faras?
-
18
|Génesis 18:18|
Abraham farigxos ja popolo granda kaj potenca, kaj per li benigxos cxiuj popoloj de la tero.
-
19
|Génesis 18:19|
CXar Mi lin elektis, por ke li ordonu al siaj filoj kaj al sia domo post si, ke ili observu la vojon de la Eternulo, agante virte kaj juste; por ke la Eternulo plenumu pri Abraham, kion Li diris pri li.
-
20
|Génesis 18:20|
Kaj la Eternulo diris: CXar la kriado de Sodom kaj Gomora estas granda kaj ilia pekado estas tre peza,
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13