-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 18:21|
tial Mi malsupreniros, kaj rigardos, cxu ili plene agas tiel, kiel estas la kriado, kiu venis al Mi, aux ne; Mi sciigxos.
-
22
|Génesis 18:22|
Kaj la viroj turnigxis de tie kaj iris al Sodom; kaj Abraham staris ankoraux antaux la Eternulo.
-
23
|Génesis 18:23|
Kaj Abraham alproksimigxis, kaj diris: CXu Vi ankaux pereigos virtulon kune kun malvirtulo?
-
24
|Génesis 18:24|
Eble ekzistas kvindek virtuloj en la urbo: cxu Vi tiam pereigos kaj ne indulgos la lokon pro la kvindek virtuloj, kiuj estas en gxi?
-
25
|Génesis 18:25|
Ne decas por Vi agi tiamaniere, ke Vi mortigu virtulon kune kun malvirtulo, ke virtulo estu kiel malvirtulo; ne decas por Vi, ke la Jugxanto de la tuta tero agu maljuste.
-
26
|Génesis 18:26|
Kaj la Eternulo diris: Se Mi trovos en Sodom kvindek virtulojn en la urbo, Mi indulgos la tutan lokon pro ili.
-
27
|Génesis 18:27|
Kaj Abraham respondis, dirante: Jen mi ekkuragxis paroli al mia Sinjoro, kvankam mi estas polvo kaj cindro;
-
28
|Génesis 18:28|
eble al la kvindeko da virtuloj mankos kvin: cxu Vi pereigos pro la kvin la tutan urbon? Kaj Li diris: Mi ne pereigos, se Mi trovos tie kvardek kvin.
-
29
|Génesis 18:29|
Kaj li plue parolis al Li kaj diris: Eble trovigxos tie kvardek? Kaj Li diris: Mi ne faros tion pro la kvardek.
-
30
|Génesis 18:30|
Kaj li diris: Ne koleru, mia Sinjoro, ke mi parolos plue: eble trovigxos tie tridek? Kaj Li diris: Mi ne faros, se Mi trovos tie tridek.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13