-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 23:1|
Kaj la vivo de Sara estis cent dudek sep jaroj; tiom estis la jaroj de la vivo de Sara.
-
2
|Génesis 23:2|
Kaj Sara mortis en Kirjat-Arba, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana. Kaj Abraham venis, por funebri pri Sara kaj plori pri sxi.
-
3
|Génesis 23:3|
Kaj Abraham levigxis for de sia mortintino, kaj diris al la filoj de HXet jene:
-
4
|Génesis 23:4|
Fremdulo kaj paslogxanto mi estas cxe vi; donu al mi posedotan lokon por tombo inter vi, por ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi.
-
5
|Génesis 23:5|
Kaj la filoj de HXet respondis al Abraham, dirante al li:
-
6
|Génesis 23:6|
Auxskultu nin, nia sinjoro! vi estas princo de Dio inter ni; en la plej elektitaj niaj tomboj enterigu vian mortintinon; neniu el ni rifuzos al vi sian tomblokon, por enterigi vian mortintinon.
-
7
|Génesis 23:7|
Kaj Abraham levigxis, kaj profunde klinigxis antaux la popolo de la lando, antaux la filoj de HXet.
-
8
|Génesis 23:8|
Kaj li diris al ili jene: Se placxas al vi, ke mi enterigu mian mortintinon, kiu estas antaux mi, tiam auxskultu min kaj petu por mi Efronon, la filon de Cohxar,
-
9
|Génesis 23:9|
ke li donu al mi la duoblan kavernon, kiun li havas en la fino de sia kampo; por plena sumo da mono li donu gxin al mi inter vi por tomba posedajxo.
-
10
|Génesis 23:10|
Kaj Efron sidis inter la filoj de HXet, kaj respondis Efron la HXetido al Abraham auxdeble por la filoj de HXet, antaux cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo, dirante:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10