-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 23:11|
Ne, mia sinjoro, auxskultu min! la kampon mi donas al vi, kaj la kavernon, kiu estas sur gxi, al vi mi donas, antaux la okuloj de la filoj de mia popolo mi donas gxin al vi; enterigu vian mortintinon.
-
12
|Génesis 23:12|
Kaj Abraham profunde klinigxis antaux la popolo de la lando.
-
13
|Génesis 23:13|
Kaj li diris al Efron auxdeble por la popolo de la lando jene: Mi petas, auxskultu min: mi donas monon por la kampo; prenu de mi, kaj mi enterigos tie mian mortintinon.
-
14
|Génesis 23:14|
Kaj Efron respondis al Abraham, dirante al li:
-
15
|Génesis 23:15|
Mia sinjoro, auxskultu min: la tero valoras kvarcent siklojn; sed kio gxi estas inter mi kaj vi? enterigu vian mortintinon.
-
16
|Génesis 23:16|
Kaj Abraham auxskultis Efronon, kaj Abraham pesis al Efron la monon, pri kiu li parolis auxdeble por la filoj de HXet, kvarcent siklojn da argxento, uzata en la komerco.
-
17
|Génesis 23:17|
Kaj la kampo de Efron kun la duobla kaverno, kiu estis antaux Mamre, la kampo kaj la kaverno sur gxi kaj cxiuj arboj sur la kampo, inter cxiuj gxiaj limoj cxirkauxe, farigxis
-
18
|Génesis 23:18|
posedajxo de Abraham antaux la okuloj de la filoj de HXet, de cxiuj, kiuj venis en la pordegon de lia urbo.
-
19
|Génesis 23:19|
Kaj post tio Abraham enterigis sian edzinon Sara en la duobla kaverno de la kampo, antaux Mamre, kiu estas HXebron, en la lando Kanaana.
-
20
|Génesis 23:20|
Kaj la kampo kaj la kaverno sur gxi farigxis tomba posedajxo de Abraham, kiun li akiris de la filoj de HXet.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7