-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 26:11|
Kaj Abimelehx faris ordonon al la tuta popolo jene: Kiu tusxos cxi tiun viron aux lian edzinon, tiu mortos.
-
12
|Génesis 26:12|
Kaj Isaak semis en tiu lando, kaj havis en tiu jaro centoble-mezuran rikolton; kaj la Eternulo lin benis.
-
13
|Génesis 26:13|
Kaj tiu homo grandigxis kaj cxiam pli kaj pli grandigxadis, gxis li farigxis tre granda.
-
14
|Génesis 26:14|
Kaj li havis tre multe da brutoj malgrandaj kaj brutoj grandaj kaj grandan servistaron; kaj la Filisxtoj enviis lin.
-
15
|Génesis 26:15|
Kaj cxiujn putojn, kiujn elfosis la sklavoj de lia patro en la tempo de lia patro Abraham, la Filisxtoj sxtopis kaj plenigis ilin per tero.
-
16
|Génesis 26:16|
Tiam Abimelehx diris al Isaak: Foriru de ni, cxar vi farigxis multe pli forta ol ni.
-
17
|Génesis 26:17|
Kaj Isaak foriris de tie kaj arangxis siajn tendojn en la valo de Gerar, kaj tie li eklogxis.
-
18
|Génesis 26:18|
Kaj Isaak denove elfosis la akvoputojn, kiujn oni elfosis en la tempo de lia patro Abraham kaj la Filisxtoj sxtopis post la morto de Abraham; kaj li donis al ili tiujn samajn nomojn, kiujn donis al ili lia patro.
-
19
|Génesis 26:19|
Kaj la sklavoj de Isaak fosis en la valo kaj trovis tie puton kun fresxa akvo.
-
20
|Génesis 26:20|
Kaj disputis la pasxtistoj de Gerar kun la pasxtistoj de Isaak, dirante: Al ni apartenas la akvo. Kaj oni donis al la puto la nomon Esek, cxar oni disputis pri gxi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7