-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 26:21|
Kaj ili elfosis alian puton, kaj ankaux pri gxi ili disputis; kaj oni donis al gxi la nomon Sitna.
-
22
|Génesis 26:22|
Kaj ili forigxis de tie kaj elfosis alian puton, kaj pri gxi oni ne disputis. Kaj li donis al gxi la nomon Rehxobot, dirante: Nun la Eternulo donis al ni vastan lokon, kaj ni multigxos sur la tero.
-
23
|Génesis 26:23|
Kaj de tie li formigris al Beer-SXeba.
-
24
|Génesis 26:24|
Kaj aperis al li la Eternulo en tiu nokto, kaj diris: Mi estas la Dio de via patro Abraham; ne timu, cxar Mi estas kun vi, kaj Mi benos vin kaj Mi multigos vian idaron pro Abraham, Mia servanto.
-
25
|Génesis 26:25|
Kaj li konstruis tie altaron kaj pregxis al la Eternulo. Kaj li arangxis tie sian tendon, kaj la sklavoj de Isaak elfosis tie puton.
-
26
|Génesis 26:26|
Kaj Abimelehx iris al li el Gerar, kaj ankaux lia amiko Ahxuzat kaj lia militestro Pihxol.
-
27
|Génesis 26:27|
Kaj Isaak diris al ili: Por kio vi venis al mi? vi min ja malamas kaj forpelis min de vi.
-
28
|Génesis 26:28|
Kaj ili diris: Ni vidis, ke la Eternulo estas kun vi; tial ni diris: Estu jxuro inter ni, inter ni kaj vi, kaj ni faru interligon kun vi,
-
29
|Génesis 26:29|
ke vi ne faru al ni malbonon, kiel ni vin ne tusxis kaj kiel ni faris al vi nur bonon kaj lasis vin foriri en paco; vi estas nun benito de la Eternulo.
-
30
|Génesis 26:30|
Kaj li faris por ili festenon, kaj ili mangxis kaj trinkis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7