-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 29:11|
Kaj Jakob kisis Rahxelon kaj lauxte ekploris.
-
12
|Génesis 29:12|
Kaj Jakob diris al Rahxel, ke li estas parenco de sxia patro kaj filo de Rebeka. Kaj sxi kuris kaj diris al sia patro.
-
13
|Génesis 29:13|
Kaj kiam Laban auxdis la sciigon pri Jakob, filo de lia fratino, li kuris al li renkonte kaj cxirkauxprenis lin kaj kisis lin kaj venigis lin en sian domon. Kaj tiu rakontis al Laban cxion.
-
14
|Génesis 29:14|
Kaj Laban diris al li: Vi estas ja mia osto kaj mia karno! Kaj li logxis cxe li tutan monaton.
-
15
|Génesis 29:15|
Kaj Laban diris al Jakob: CXu pro tio, ke vi estas mia parenco, vi devas servi min senpage? diru al mi, kion mi devas pagi al vi?
-
16
|Génesis 29:16|
Sed Laban havis du filinojn; la nomo de la pli maljuna estis Lea, kaj la nomo de la pli juna estis Rahxel.
-
17
|Génesis 29:17|
La okuloj de Lea estis malsanaj, sed Rahxel estis belforma kaj belvizagxa.
-
18
|Génesis 29:18|
Kaj Jakob ekamis Rahxelon, kaj diris: Mi servos vin sep jarojn pro Rahxel, via pli juna filino.
-
19
|Génesis 29:19|
Tiam Laban diris: Pli bone estas, ke mi donu sxin al vi, ol ke mi donu sxin al alia viro; logxu cxe mi.
-
20
|Génesis 29:20|
Kaj Jakob servis pro Rahxel sep jarojn, kaj ili estis en liaj okuloj kiel kelke da tagoj, cxar li amis sxin.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13