-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 29:21|
Kaj Jakob diris al Laban: Donu mian edzinon, cxar finigxis mia tempo, kaj mi envenos al sxi.
-
22
|Génesis 29:22|
Kaj Laban kunvenigis cxiujn homojn de tiu loko kaj faris festenon.
-
23
|Génesis 29:23|
Sed vespere li prenis sian filinon Lea kaj enirigis sxin al li; kaj tiu envenis al sxi.
-
24
|Génesis 29:24|
Kaj Laban donis sian sklavinon Zilpa al Lea kiel sklavinon.
-
25
|Génesis 29:25|
Sed matene montrigxis, ke tio estas Lea. Tiam li diris al Laban: Kion do vi faris al mi! cxu ne pro Rahxel mi servis vin? kial do vi min trompis?
-
26
|Génesis 29:26|
Tiam Laban diris: En nia loko ne estas moro, ke oni donu la pli junan antaux ol la pli maljunan.
-
27
|Génesis 29:27|
Pasigu semajnon kun cxi tiu, tiam mi donos al vi ankaux tiun, pro servo, kiun vi servos cxe mi ankoraux aliajn sep jarojn.
-
28
|Génesis 29:28|
Kaj Jakob faris tiel kaj pasigis semajnon kun cxi tiu. Kaj Laban donis al li sian filinon Rahxel kiel edzinon.
-
29
|Génesis 29:29|
Kaj Laban donis al sia filino Rahxel sian sklavinon Bilha kiel sklavinon.
-
30
|Génesis 29:30|
Kaj Jakob envenis ankaux al Rahxel, kaj li amis Rahxelon pli ol Lean, kaj li servis cxe li ankoraux aliajn sep jarojn.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13