-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 47:11|
Kaj Jozef enlogxigis sian patron kaj siajn fratojn, kaj donis al ili posedajxon en la Egipta lando, en la lando Rameses, kiel Faraono ordonis.
-
12
|Génesis 47:12|
Kaj Jozef havigis panon al sia patro kaj al siaj fratoj kaj al la tuta domo de sia patro, laux la nombro de la infanoj.
-
13
|Génesis 47:13|
Ne estis pano sur la tuta tero, cxar la malsato estis tre forta; kaj senfortigxis de la malsato la lando Egipta kaj la lando Kanaana.
-
14
|Génesis 47:14|
Kaj Jozef kolektis la tutan monon, kiu trovigxis en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, pro la greno, kiun oni acxetadis; kaj Jozef enportis la tutan monon en la domon de Faraono.
-
15
|Génesis 47:15|
Kiam ne estis plu mono en la lando Egipta kaj en la lando Kanaana, cxiuj Egiptoj venis al Jozef, kaj diris: Donu al ni panon; kial ni mortu antaux vi pro tio, ke ni jam ne havas monon?
-
16
|Génesis 47:16|
Tiam Jozef diris: Donu viajn brutojn; kaj mi donos al vi panon pro viaj brutoj, se vi jam ne havas monon.
-
17
|Génesis 47:17|
Kaj ili alkondukis siajn brutojn al Jozef; kaj Jozef donis al ili panon pro cxevaloj, sxafoj, bovoj, kaj azenoj, kaj li provizadis al ili panon pro cxiuj iliaj brutoj en tiu jaro.
-
18
|Génesis 47:18|
Kiam finigxis tiu jaro, ili venis al li en la dua jaro, kaj diris al li: Ni ne kasxos antaux nia sinjoro, ke monon ni jam ne havas, kaj la brutoj estas cxe nia sinjoro; nenio restis antaux nia sinjoro krom niaj korpoj kaj nia tero;
-
19
|Génesis 47:19|
kial ni pereu antaux viaj okuloj, ni kaj nia tero? acxetu nin kaj nian teron pro la pano, kaj ni kaj nia tero estu sklavoj al Faraono; kaj donu semon, por ke ni vivu kaj ne mortu kaj la tero ne dezertigxu.
-
20
|Génesis 47:20|
Kaj Jozef acxetis la tutan Egiptan teron por Faraono; cxar la Egiptoj vendis cxiu sian kampon, cxar forte premis ilin la malsato. Kaj la tero farigxis proprajxo de Faraono.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7