-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 47:21|
Kaj la popolon li transirigis en la urbojn, de unu fino de Egiptujo gxis la alia.
-
22
|Génesis 47:22|
Nur la teron de la pastroj li ne acxetis; cxar la pastroj havis parton, difinitan de Faraono, kaj ili mangxadis sian parton, kiun donis al ili Faraono, tial ili ne vendis sian teron.
-
23
|Génesis 47:23|
Kaj Jozef diris al la popolo: Jen mi acxetis vin hodiaux kaj vian teron por Faraono; jen mi donas al vi semon, kaj prisemu la teron.
-
24
|Génesis 47:24|
Kaj kiam vi havos rikolton, vi donos kvinonon al Faraono, kaj kvar partoj apartenos al vi, por prisemi la kampon kaj por mangxi, por vi, por cxio, kio estas en viaj domoj, kaj por viaj infanoj.
-
25
|Génesis 47:25|
Kaj ili diris: Vi konservis nian vivon; ni akiru favoron de nia sinjoro, kaj ni estu sklavoj al Faraono.
-
26
|Génesis 47:26|
Kaj Jozef faris gxin legxo gxis la hodiauxa tago: de la tero Egipta kvinono de la produktoj apartenas al Faraono. Nur la tero de la pastroj ne farigxis proprajxo de Faraono.
-
27
|Génesis 47:27|
Kaj Izrael eklogxis en la lando Egipta, en la lando Gosxen; kaj ili posedis gxin kaj fruktis kaj multigxis forte.
-
28
|Génesis 47:28|
Kaj Jakob vivis en la lando Egipta dek sep jarojn. Kaj la dauxro de la vivo de Jakob estis cent kvardek sep jaroj.
-
29
|Génesis 47:29|
Kiam alproksimigxis la tempo, kiam Izrael devis morti, li alvokis sian filon Jozef, kaj diris al li: Se mi akiris vian favoron, metu vian manon sub mian femuron kaj faru al mi favorkorajxon kaj fidelajxon, ne enterigu min en Egiptujo;
-
30
|Génesis 47:30|
sed mi kusxu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7