-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 49:11|
Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
-
12
|Génesis 49:12|
Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.
-
13
|Génesis 49:13|
Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
-
14
|Génesis 49:14|
Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj.
-
15
|Génesis 49:15|
Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo.
-
16
|Génesis 49:16|
Dan jugxos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.
-
17
|Génesis 49:17|
Dan estos serpento cxe la vojo, Cerasto cxe la irejo, Mordanto de kalkano de cxevalo, Ke gxia rajdanto falas malantauxen.
-
18
|Génesis 49:18|
Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
-
19
|Génesis 49:19|
Gadon premos amaso, Sed li repremos gxin je la kalkano.
-
20
|Génesis 49:20|
CXe Asxer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandajxojn al regxoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7