-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
21
|Génesis 49:21|
Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.
-
22
|Génesis 49:22|
Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La brancxoj etendigxis super la muron.
-
23
|Génesis 49:23|
CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li;
-
24
|Génesis 49:24|
Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.
-
25
|Génesis 49:25|
La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.
-
26
|Génesis 49:26|
La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
-
27
|Génesis 49:27|
Benjamen estas lupo karnosxira; Matene li mangxos cxasakiron, Kaj vespere li dividos rabajxon.
-
28
|Génesis 49:28|
Tio estas cxiuj dek du triboj de Izrael; kaj tio estas, kion diris al ili ilia patro; kaj li benis ilin, cxiun per aparta beno li benis.
-
29
|Génesis 49:29|
Kaj li ordonis al ili, kaj diris al ili: Mi alkolektigxas al mia popolo; enterigu min apud miaj patroj en la kaverno, kiu trovigxas sur la kampo de Efron la HXetido,
-
30
|Génesis 49:30|
en la duobla kampa kaverno, kiu trovigxas antaux Mamre en la lando Kanaana kaj kiun Abraham acxetis kune kun la kampo de Efron la HXetido kiel tomban posedajxon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13