-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 50:1|
Tiam Jozef jxetis sin sur la vizagxon de sia patro, kaj ploris super li kaj kisis lin.
-
2
|Génesis 50:2|
Kaj Jozef ordonis al siaj servantoj kuracistoj, balzami lian patron; kaj la kuracistoj balzamis Izraelon.
-
3
|Génesis 50:3|
Kaj pasis super li kvardek tagoj; cxar tiel longe dauxras la tagoj de balzamado. Kaj la Egiptoj ploris pri li sepdek tagojn.
-
4
|Génesis 50:4|
Kiam pasis la tagoj de lia priplorado, Jozef ekparolis al la domanoj de Faraono, dirante: Se mi akiris vian favoron, diru al Faraono jene:
-
5
|Génesis 50:5|
Mia patro jxurigis min, dirante: Jen mi mortas; en mia tombo, kiun mi elfosis al mi en la lando Kanaana, tie vi min enterigu. Nun mi volus iri, enterigi mian patron, kaj reveni.
-
6
|Génesis 50:6|
Kaj Faraono diris: Iru kaj enterigu vian patron, kiel li jxurigis vin.
-
7
|Génesis 50:7|
Kaj Jozef iris, por enterigi sian patron; kaj kun li iris cxiuj servantoj de Faraono, la cxefoj de lia domo kaj cxiuj cxefoj de la lando Egipta,
-
8
|Génesis 50:8|
kaj la tuta domo de Jozef, kaj liaj fratoj kaj la domo de lia patro; nur siajn infanojn kaj siajn malgrandajn kaj grandajn brutojn ili restigis en la lando Gosxen.
-
9
|Génesis 50:9|
Kun ili iris ankaux cxaroj kaj rajdantoj; kaj la anaro estis tre granda.
-
10
|Génesis 50:10|
Ili venis al la placo Atad, kiu estas transe de Jordan, kaj ili faris tie grandan kaj fortan priploradon; kaj li funebris pri sia patro dum sep tagoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19