-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 50:11|
Kiam la logxantoj de la lando Kanaana vidis la funebron sur la placo Atad, ili diris: GXi estas granda funebro cxe la Egiptoj; tial la loko ricevis la nomon Abel-Micraim. GXi estas transe de Jordan.
-
12
|Génesis 50:12|
Kaj liaj infanoj faris kun li, kiel li ordonis al ili.
-
13
|Génesis 50:13|
Kaj liaj filoj forportis lin en la landon Kanaanan, kaj enterigis lin en la kampa duobla kaverno, kiun Abraham acxetis kune kun la kampo kiel tomban posedajxon de el Efron la HXetido, antaux Mamre.
-
14
|Génesis 50:14|
Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj cxiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.
-
15
|Génesis 50:15|
Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?
-
16
|Génesis 50:16|
Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaux sia morto jene:
-
17
|Génesis 50:17|
Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, cxar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
-
18
|Génesis 50:18|
Kaj iris liaj fratoj mem kaj jxetis sin teren antaux li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
-
19
|Génesis 50:19|
Sed Jozef diris al ili: Ne timu; cxar cxu mi estas anstataux Dio?
-
20
|Génesis 50:20|
Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19