-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
1
|Génesis 9:1|
Kaj Dio benis Noan kaj liajn filojn, kaj diris al ili: Fruktu kaj multigxu, kaj plenigu la teron.
-
2
|Génesis 9:2|
Kaj ili timu vin kaj tremu antaux vi, cxiuj bestoj de la tero kaj cxiuj birdoj de la cxielo, cxio, kio movigxas sur la tero, kaj cxiuj fisxoj de la maro; en viajn manojn ili estas transdonitaj.
-
3
|Génesis 9:3|
CXio, kio movigxas kaj vivas, servu al vi kiel mangxajxo; kiel verdan herbon, Mi donis al vi cxion.
-
4
|Génesis 9:4|
Nur karnon kune kun gxia animo, la sango, ne mangxu.
-
5
|Génesis 9:5|
Ankaux vian sangon kaj animon Mi repostulos, el la manoj de cxiuj bestoj Mi gxin repostulos, kaj el la manoj de homo, el la manoj de cxiu homo pro lia frato Mi repostulos la animon de homo.
-
6
|Génesis 9:6|
Se iu versxos sangon de homo, lia sango ankaux estos versxita de homo; cxar laux la bildo de Dio estas farita la homo.
-
7
|Génesis 9:7|
Kaj vi fruktu kaj multigxu, movigxadu sur la tero kaj multigxu sur gxi.
-
8
|Génesis 9:8|
Kaj Dio diris al Noa kaj al liaj filoj kune kun li jene:
-
9
|Génesis 9:9|
Jen Mi starigas Mian interligon kun vi kaj kun via idaro post vi;
-
10
|Génesis 9:10|
kaj kun cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, el birdoj, el brutoj, kaj el cxiuj bestoj de la tero kun vi, el cxiuj, kiuj eliris el la arkeo, kun cxiuj bestoj de la tero.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13