-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
11
|Génesis 9:11|
Kaj Mi starigas Mian interligon kun vi, ke ne ekstermigxos plu cxiu karno per akvo de diluvo, kaj ne estos plu diluvo, por pereigi la teron.
-
12
|Génesis 9:12|
Kaj Dio diris: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi metas inter Mi kaj inter vi kaj inter cxiu viva ekzistajxo, kiu estas kun vi, por eternaj generacioj:
-
13
|Génesis 9:13|
Mian arkon Mi metas en la nubon, kaj gxi estu signo de la interligo inter Mi kaj la tero.
-
14
|Génesis 9:14|
Kaj kiam Mi venigos nubon super la teron, montrigxos la arko en la nubo;
-
15
|Génesis 9:15|
kaj Mi rememoros Mian interligon, kiu ekzistas inter Mi kaj vi kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kaj la akvo ne farigxos plu diluvo, por pereigi cxiun karnon.
-
16
|Génesis 9:16|
Kaj la arko estos en la nubo; kaj Mi gxin vidos, por memori pri la eterna interligo inter Dio kaj cxiu viva ekzistajxo el cxiu karno, kiu estas sur la tero.
-
17
|Génesis 9:17|
Kaj Dio diris al Noa: CXi tio estas la signo de la interligo, kiun Mi starigis inter Mi kaj cxiu karno, kiu estas sur la tero.
-
18
|Génesis 9:18|
Kaj la filoj de Noa, kiuj eliris el la arkeo, estis: SXem, HXam, kaj Jafet; kaj HXam estis la patro de Kanaan.
-
19
|Génesis 9:19|
Tio estis la tri filoj de Noa; kaj de ili diskreskis la tuta logxantaro de la tero.
-
20
|Génesis 9:20|
Kaj Noa komencis terkultivan laboron kaj plantis vinbergxardenon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13