-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
40
|Génesis 36:40|
Kaj jen estas la nomoj de la cxefoj de Esav, laux iliaj gentoj, lokoj, kaj nomoj: cxefo Timna, cxefo Alva, cxefo Jetet,
-
41
|Génesis 36:41|
cxefo Oholibama, cxefo Ela, cxefo Pinon,
-
42
|Génesis 36:42|
cxefo Kenaz, cxefo Teman, cxefo Mibcar,
-
43
|Génesis 36:43|
cxefo Magdiel, cxefo Iram. Tio estas la cxefoj de Edom, kiel ili logxis en la lando, posedata de ili. Esav estis la patro de la Edomidoj.
-
1
|Génesis 37:1|
Jakob logxis en la lando, en kiu lia patro logxis fremdule, en la lando Kanaana.
-
2
|Génesis 37:2|
Jen estas la generaciaro de Jakob. Jozef, havante la agxon de dek sep jaroj, pasxtis kune kun siaj fratoj la brutaron; li estis knabo kune kun la filoj de Bilha kaj la filoj de Zilpa, la edzinoj de lia patro; kaj malbonajn famojn pri ili Jozef raportadis al ilia patro.
-
3
|Génesis 37:3|
Kaj Izrael amis Jozefon pli ol cxiujn siajn filojn, cxar li estis por li filo naskita en maljuneco; kaj li faris al li mikskoloran veston.
-
4
|Génesis 37:4|
CXar la fratoj vidis, ke lin ilia patro amas pli ol cxiujn liajn fratojn, tial ili malamis lin kaj ne povis paroli kun li pace.
-
5
|Génesis 37:5|
Jozef havis songxon, kaj li rakontis gxin al siaj fratoj; tiam ili ekmalamis lin ankoraux pli.
-
6
|Génesis 37:6|
Li diris al ili: Auxskultu la songxon, kiun mi songxis:
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 14-16