-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
14
|Génesis 50:14|
Kaj Jozef revenis Egiptujon, li kaj liaj fratoj, kaj cxiuj, kiuj iris kun li, por enterigi lian patron, post kiam ili enterigis lian patron.
-
15
|Génesis 50:15|
Kiam la fratoj de Jozef vidis, ke ilia patro mortis, ili diris: Eble Jozef ekmalamos nin, kaj repagos al ni pro la tuta malbono, kiun ni faris al li?
-
16
|Génesis 50:16|
Tial ili sendis al Jozef, por diri al li: Via patro ordonis antaux sia morto jene:
-
17
|Génesis 50:17|
Tiel diru al Jozef: Mi petas vin, pardonu la kulpon de viaj fratoj kaj ilian pekon, cxar ili faris al vi malbonon. Nun pardonu do la kulpon de la sklavoj de la Dio de via patro. Kaj Jozef ploris, kiam ili parolis al li.
-
18
|Génesis 50:18|
Kaj iris liaj fratoj mem kaj jxetis sin teren antaux li, kaj diris: Jen ni estas sklavoj al vi.
-
19
|Génesis 50:19|
Sed Jozef diris al ili: Ne timu; cxar cxu mi estas anstataux Dio?
-
20
|Génesis 50:20|
Vi intencis fari al mi malbonon; sed Dio arangxis de tio bonon, por fari tiel, kiel nun estas, por konservi la vivon de multe da homoj.
-
21
|Génesis 50:21|
Kaj nun ne timu; mi nutros vin kaj viajn infanojn. Kaj li konsolis ilin kaj parolis al ili kore.
-
22
|Génesis 50:22|
Kaj Jozef logxis en Egiptujo, li kaj la domo de lia patro; kaj Jozef vivis cent dek jarojn.
-
23
|Génesis 50:23|
Kaj Jozef vidis cxe Efraim infanojn gxis la tria generacio; ankaux la infanoj de Mahxir, filo de Manase, naskigxis sur la genuoj de Jozef.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7