-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
19
|Génesis 48:19|
Sed lia patro rifuzis, kaj diris: Mi scias, mia filo, mi scias; li ankaux farigxos popolo kaj li ankaux farigxos granda, sed lia pli juna frato estos pli granda ol li, kaj lia idaro estos multenombra inter la popoloj.
-
20
|Génesis 48:20|
Kaj li benis ilin en tiu tago, dirante: Per vi benados Izrael, dirante: Dio vin faru kiel Efraim kaj Manase. Kaj li metis Efraimon antaux Manase.
-
21
|Génesis 48:21|
Kaj Izrael diris al Jozef: Jen mi mortas; kaj Dio estos kun vi kaj revenigos vin en la landon de viaj patroj.
-
22
|Génesis 48:22|
Kaj mi donas al vi unu pecon da lando preferece antaux viaj fratoj, kiun mi prenis el la manoj de la Amoridoj per mia glavo kaj pafarko.
-
1
|Génesis 49:1|
Kaj Jakob alvokis siajn filojn, kaj diris: Kolektigxu, kaj mi sciigos al vi, kio farigxos al vi en la tempo venonta.
-
2
|Génesis 49:2|
Kunvenu kaj auxskultu, filoj de Jakob, Kaj auxskultu Izraelon, vian patron.
-
3
|Génesis 49:3|
Ruben, vi estas mia unuenaskito, Mia forto kaj komenco de mia vireco, Supro de digno kaj supro de potenco;
-
4
|Génesis 49:4|
Rapidema kiel akvo, vi ne staros plej alte, CXar vi supreniris sur la liton de via patro; Tiam vi malhonoris mian liton per la supreniro.
-
5
|Génesis 49:5|
Simeon kaj Levi, fratoj; Iloj kruelaj estas viaj glavoj,
-
6
|Génesis 49:6|
En ilian konsilon mia animo ne iru, Al ilia kunveno ne aligxu mia honoro; CXar en sia kolero ili mortigis viron Kaj pro sia kaprico ili kripligis bovon.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13