-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
17
|Génesis 49:17|
Dan estos serpento cxe la vojo, Cerasto cxe la irejo, Mordanto de kalkano de cxevalo, Ke gxia rajdanto falas malantauxen.
-
18
|Génesis 49:18|
Vian helpon mi esperas, ho Eternulo.
-
19
|Génesis 49:19|
Gadon premos amaso, Sed li repremos gxin je la kalkano.
-
20
|Génesis 49:20|
CXe Asxer estas grasa lia pano, Kaj li liverados frandajxojn al regxoj.
-
21
|Génesis 49:21|
Naftali estas belkura cervo; Li donas belajn parolojn.
-
22
|Génesis 49:22|
Fruktoporta arbo estas Jozef, Fruktoporta arbo super fonto; La brancxoj etendigxis super la muron.
-
23
|Génesis 49:23|
CXagrenis lin pafistoj Kaj pafis kaj malamikis kontraux li;
-
24
|Génesis 49:24|
Sed forta restis lia pafarko Kaj elastaj estas liaj brakoj, Per la manoj de la Potenculo de Jakob, Per la Pasxtisto, la Roko de Izrael.
-
25
|Génesis 49:25|
La Dio de via patro donos al vi helpon, La Plejpotenculo benos vin Per benoj de la cxielo supre, Per benoj de la abismo, kiu kusxas malsupre, Per benoj de la mamoj kaj de la utero.
-
26
|Génesis 49:26|
La benoj de via patro estas pli fortaj, Ol la benoj de miaj gepatroj, GXis la limo de la eternaj altajxoj. Ili estu sur la kapo de Jozef Kaj sur la verto de la elektito inter liaj fratoj.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13