-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
7
|Génesis 49:7|
Malbenita estu ilia kolero, cxar gxi estas forta, Kaj ilia furiozo, cxar gxi estas kruela. Mi dividos ilin en Jakob, Kaj mi disjxetos ilin en Izrael.
-
8
|Génesis 49:8|
Jehuda, vin lauxdos viaj fratoj; Via mano estas sur la nuko de viaj malamikoj; Klinigxos antaux vi la filoj de via patro.
-
9
|Génesis 49:9|
Juna leono estas Jehuda; De cxasakiro, mia filo, vi levigxis. Li genuigxis, kusxigxis kiel leono kaj kiel leonino; Kiu lin levos?
-
10
|Génesis 49:10|
Ne forprenigxos sceptro de Jehuda, Nek regbastono de inter liaj piedoj, GXis venos paco Kaj al li humiligxos la popoloj.
-
11
|Génesis 49:11|
Li alligas al la vinbertrunko sian azenidon Kaj al la delikata vinberbrancxo la filon de sia azenino; Li lavas en vino sian veston Kaj en sango de vinberoj sian mantelon.
-
12
|Génesis 49:12|
Liaj okuloj estas rugxaj de vino Kaj la dentoj blankaj de lakto.
-
13
|Génesis 49:13|
Zebulun logxos cxe la bordo de maro, CXe albordigxejo de sxipoj, Kaj lia limo atingos Cidonon.
-
14
|Génesis 49:14|
Isahxar estas fortosta azeno; Li kusxos inter la barajxoj.
-
15
|Génesis 49:15|
Kaj li vidis, ke ripozo estas bona Kaj la tero estas agrabla; Kaj li klinis sian sxultron por portado Kaj farigxis laboristo por tributo.
-
16
|Génesis 49:16|
Dan jugxos sian popolon, Kiel unu el la triboj de Izrael.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 5-7