-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
30
|Génesis 47:30|
sed mi kusxu kun miaj patroj; elportu min el Egiptujo kaj entombigu min en ilia tombujo. Kaj tiu diris: Mi faros, kiel vi diris.
-
31
|Génesis 47:31|
Kaj li diris: JXuru al mi. Kaj tiu jxuris. Kaj Izrael adorklinigxis sur la kapa parto de la lito.
-
1
|Génesis 48:1|
Post tiuj okazintajxoj oni sciigis al Jozef: Jen, via patro estas malsana. Kaj li prenis kun si siajn du filojn, Manase kaj Efraim.
-
2
|Génesis 48:2|
Kaj oni sciigis al Jakob, dirante: Jen via filo Jozef venas al vi. Tiam Izrael strecxis siajn fortojn kaj sidigxis sur la lito.
-
3
|Génesis 48:3|
Kaj Jakob diris al Jozef: Dio la Plejpotenca aperis al mi en Luz, en la lando Kanaana, kaj benis min.
-
4
|Génesis 48:4|
Kaj Li diris al mi: Mi fruktigos vin kaj multigos vin kaj faros vin amaso da popoloj, kaj Mi donos cxi tiun landon al via idaro post vi kiel eternan posedajxon.
-
5
|Génesis 48:5|
Kaj nun viaj du filoj, kiuj naskigxis al vi en la lando Egipta antaux mia alveno al vi en Egiptujon, estas miaj; Efraim kaj Manase estu al mi, kiel Ruben kaj Simeon.
-
6
|Génesis 48:6|
Sed viaj infanoj, kiuj naskigxos al vi post ili, estu viaj; per la nomo de siaj fratoj ili estos nomataj en sia hereda parto.
-
7
|Génesis 48:7|
Kiam mi venis el Mezopotamio, mortis cxe mi Rahxel en la lando Kanaana, dum la vojo, kiam restis ankoraux iom da tero gxis Efrata; kaj mi enterigis sxin tie sur la vojo al Efrata, kiu estas nomata ankaux Bet-Lehxem.
-
8
|Génesis 48:8|
Kaj Izrael ekvidis la filojn de Jozef, kaj diris: Kiuj estas cxi tiuj?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13