-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
10
|Génesis 43:10|
Se ni ne prokrastus, ni jam du fojojn estus revenintaj.
-
11
|Génesis 43:11|
Tiam diris al ili ilia patro Izrael: Se estas tiel, tiam faru jene: prenu el la plej bonaj fruktoj de la lando en viajn vazojn, kaj alportu al la homo donacon: iom da balzamo kaj iom da mielo, aromajxon kaj mirhon, pistakojn kaj migdalojn.
-
12
|Génesis 43:12|
Kaj da mono prenu duoblan sumon en viajn manojn, kaj la monon, kiu estis metita returne en la aperturojn de viaj sakoj, redonu per viaj manoj: eble okazis eraro.
-
13
|Génesis 43:13|
Kaj vian fraton prenu, kaj levigxu kaj iru returne al tiu homo.
-
14
|Génesis 43:14|
Kaj Dio la Plejpotenca akirigu al vi kompaton de tiu homo, ke li resendu kun vi vian alian fraton kaj Benjamenon; sed mi, se mi seninfanigxis, mi restu seninfana.
-
15
|Génesis 43:15|
Kaj la homoj prenis tiujn donacojn, kaj da mono ili prenis duoblan sumon en siajn manojn, kaj ankaux Benjamenon; kaj ili levigxis kaj iris Egiptujon kaj starigxis antaux Jozef.
-
16
|Génesis 43:16|
Kiam Jozef vidis kun ili Benjamenon, li diris al la estro de sia domo: Enkonduku tiujn homojn en la domon, kaj bucxu bruton kaj pretigu; cxar kun mi mangxos tiuj homoj hodiaux tagmeze.
-
17
|Génesis 43:17|
Kaj la homo faris, kiel diris Jozef, kaj la homo enkondukis tiujn homojn en la domon de Jozef.
-
18
|Génesis 43:18|
Kaj tiuj homoj ektimis, kiam oni enkondukis ilin en la domon de Jozef, kaj ili diris: Pro la mono, kiu antauxe estis metita returne en niajn sakojn, oni enkondukis nin, por jxeti sur nin kalumnion kaj ataki nin, kaj preni nin kiel sklavojn kune kun niaj azenoj.
-
19
|Génesis 43:19|
Kaj ili aliris al la homo, kiu estis estro super la domo de Jozef, kaj ekparolis al li cxe la pordo de la domo.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Corintios 8-10