-
Leer por capítulos:
-
Esperanto
-
-
2
|Génesis 12:2|
Kaj Mi faros vin granda popolo, kaj Mi benos vin kaj grandigos vian nomon, kaj vi estos beno.
-
3
|Génesis 12:3|
Kaj Mi benos viajn benantojn, kaj viajn malbenantojn Mi malbenos, kaj benigxos per vi cxiuj gentoj de la tero.
-
4
|Génesis 12:4|
Kaj Abram iris, kiel la Eternulo diris al li, kaj kun li iris Lot. Kaj Abram havis la agxon de sepdek kvin jaroj, kiam li eliris el HXaran.
-
5
|Génesis 12:5|
Kaj Abram prenis sian edzinon Saraj kaj sian nevon Lot, kaj ilian tutan havon, kiun ili akiris, kaj la homojn, kiujn ili akiris en HXaran; kaj ili eliris, por iri al la lando Kanaana; kaj ili venis en la landon Kanaanan.
-
6
|Génesis 12:6|
Kaj Abram trapasis la landon gxis la loko SXehxem, gxis la kverko More; kaj la Kanaanidoj tiam logxis en la lando.
-
7
|Génesis 12:7|
Kaj la Eternulo aperis al Abram, kaj diris: Al via idaro Mi donos cxi tiun teron. Kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo, kiu aperis al li.
-
8
|Génesis 12:8|
Kaj de tie li translogxigxis al la monto, kiu estas oriente de Bet-El, kaj arangxis sian tendon tiamaniere, ke Bet-El estis okcidente kaj Aj oriente; kaj li konstruis tie altaron al la Eternulo kaj pregxadis al la Eternulo.
-
9
|Génesis 12:9|
Kaj Abram iris pluen, cxiam pluen al sudo.
-
10
|Génesis 12:10|
Kaj estis malsato en la lando. Kaj Abram malsupreniris Egiptujon, por tie logxi kelktempe, cxar malfacila estis la malsato en la lando.
-
11
|Génesis 12:11|
Kaj kiam li estis jam proksime de Egiptujo, li diris al sia edzino Saraj: Mi scias ja, ke vi estas virino belaspekta;
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 1 Corintios 11-13