-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 10:11|
Mi estas la bona pasxtisto; la bona pasxtisto demetas sian vivon por la sxafoj.
-
12
|Juan 10:12|
La dungito, kaj tiu, kiu ne estas pasxtisto, kies proprajxo la sxafoj ne estas, ekvidas la lupon venanta kaj lasas la sxafojn kaj forkuras; kaj la lupo ilin kaptas kaj dispelas;
-
13
|Juan 10:13|
li forkuras tial, ke li estas dungito kaj ne zorgas pri la sxafoj.
-
14
|Juan 10:14|
Mi estas la bona pasxtisto, kaj mi konas la miajn, kaj la miaj min konas
-
15
|Juan 10:15|
tiel same, kiel la Patro min konas, kaj mi konas la Patron; kaj mi demetas mian vivon por la sxafoj.
-
16
|Juan 10:16|
Kaj aliajn sxafojn mi havas, kiuj ne estas de cxi tiu gregejo; ilin ankaux mi devas alkonduki, kaj ili auxskultos mian vocxon; kaj estos unu grego, unu pasxtisto.
-
17
|Juan 10:17|
Pro tio la Patro min amas, ke mi demetas mian vivon, por ke mi gxin reprenu.
-
18
|Juan 10:18|
Neniu gxin forprenas de mi, sed mi gxin demetas memvole. Mi havas la rajton gxin demeti, kaj mi havas la rajton gxin repreni. CXi tiun ordonon mi ricevis de mia Patro.
-
19
|Juan 10:19|
Denove farigxis malkonsento inter la Judoj pro tiuj diroj.
-
20
|Juan 10:20|
Kaj multaj el ili diris:Li havas demonon kaj estas freneza; kial vi lin auxskultas?
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13