-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 10:21|
Aliaj diris:Tiuj ne estas diroj de demonhavanto. CXu demono povas malfermi la okulojn de blinduloj?
-
22
|Juan 10:22|
Okazis la festo de inauxguro en Jerusalem, kaj estis vintro;
-
23
|Juan 10:23|
kaj Jesuo promenis en la templo, en la portiko de Salomono.
-
24
|Juan 10:24|
La Judoj do cxirkauxis lin, kaj diris al li:GXis kiam vi tenas en dubo nian animon? Se vi estas la Kristo, diru al ni malkasxe.
-
25
|Juan 10:25|
Jesuo respondis al ili:Mi diris al vi, kaj vi ne kredas; la faroj, kiujn mi faras en la nomo de mia Patro, atestas pri mi.
-
26
|Juan 10:26|
Sed vi ne kredas, cxar vi ne estas el miaj sxafoj.
-
27
|Juan 10:27|
Miaj sxafoj auxskultas mian vocxon, kaj mi ilin konas, kaj ili min sekvas;
-
28
|Juan 10:28|
kaj mi donas al ili eternan vivon; kaj ili neniam pereos, kaj neniu ilin forkaptos el mia mano.
-
29
|Juan 10:29|
Mia Patro, kiu donis ilin al mi, superas cxion; kaj neniu povas ion forkapti el la mano de mia Patro.
-
30
|Juan 10:30|
Mi kaj la Patro estas unu.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Deuteronomio 11-13