-
-
Esperanto
-
-
31
|Juan 10:31|
Tiam la Judoj denove prenis sxtonojn, por sxtonmortigi lin.
-
32
|Juan 10:32|
Jesuo respondis al ili:Multajn bonajn farojn mi montris al vi de mia Patro; pro kiu el ili vi volas sxtonmortigi min?
-
33
|Juan 10:33|
La Judoj respondis:Ne pro bona faro ni volas sxtonmortigi vin, sed pro blasfemo, kaj cxar vi, estante homo, pretendas esti Dio.
-
34
|Juan 10:34|
Jesuo respondis:CXu ne estas skribite en via legxo:Mi diris:Vi estas dioj?
-
35
|Juan 10:35|
Se li nomis dioj tiujn, al kiuj venis la vorto de Dio (kaj la Skribo ne povas esti nuligita),
-
36
|Juan 10:36|
cxu vi diras pri tiu, kiun la Patro konsekris kaj sendis en la mondon:Vi blasfemas; cxar mi diris:Mi estas Filo de Dio?
-
37
|Juan 10:37|
Se mi ne faras la farojn de mia Patro, ne kredu al mi.
-
38
|Juan 10:38|
Sed se mi faras ilin, kvankam vi ne kredas al mi, kredu la farojn, por ke vi sciu kaj komprenu, ke la Patro estas en mi, kaj mi en la Patro.
-
39
|Juan 10:39|
Ili denove celis kapti lin, sed li iris for de ilia mano.
-
40
|Juan 10:40|
Li foriris denove trans Jordanon tien, kie Johano unue baptis, kaj tie li restadis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer 2 Reyes 15-17