-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 18:11|
Jesuo do diris al Petro:Metu la glavon en gxian ingon; la kalikon, kiun la Patro donis al mi, cxu mi ne trinkos?
-
12
|Juan 18:12|
La kohorto kaj la milestro kaj la oficistoj de la Judoj kaptis do Jesuon kaj ligis lin,
-
13
|Juan 18:13|
kaj kondukis lin unue al Anas; cxar cxi tiu estis bopatro de Kajafas, kiu estis cxefpastro en tiu jaro.
-
14
|Juan 18:14|
Kajafas estis tiu, kiu donis konsilon al la Judoj, ke estos bone, ke unu homo mortu por la popolo.
-
15
|Juan 18:15|
Kaj Simon Petro sekvis Jesuon, kaj ankaux alia discxiplo. CXi tiu discxiplo estis konata de la cxefpastro, kaj eniris kun Jesuo en la korton de la cxefpastro;
-
16
|Juan 18:16|
sed Petro staris ekstere apud la pordo. Kaj la alia discxiplo, kiu estis konata de la cxefpastro, eliris kaj parolis kun la pordistino, kaj enirigis Petron.
-
17
|Juan 18:17|
La sklavino pordistino diris al Petro:CXu vi ne estas ankaux el la discxiploj de tiu homo? Li diris:Mi ne estas.
-
18
|Juan 18:18|
La sklavoj kaj la oficistoj, farinte karban fajron (cxar estis malvarme), staris kaj sin varmigis; Petro ankaux estis kun ili, starante kaj sin varmigante.
-
19
|Juan 18:19|
La cxefpastro demandis Jesuon pri liaj discxiploj kaj pri lia instruado.
-
20
|Juan 18:20|
Jesuo respondis al li:Mi parolis malkasxe al la mondo; mi cxiam instruis en la sinagogoj kaj en la templo, kie cxiuj Judoj kunvenas; kaj sekrete mi nenion parolis.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Éxodo 39-40