-
-
Esperanto
-
-
31
|Juan 18:31|
Pilato do diris al ili:Vi mem prenu lin, kaj jugxu lin laux via legxo. La Judoj diris al li:Ne estas permesate al ni mortigi homon;
-
32
|Juan 18:32|
por ke plenumigxu la vorto de Jesuo, kiun li parolis, montrante, per kia morto li mortos.
-
33
|Juan 18:33|
Pilato do reeniris en la palacon, kaj alvokis Jesuon, kaj diris al li:CXu vi estas la Regxo de la Judoj?
-
34
|Juan 18:34|
Jesuo respondis:CXu vi tion diras de vi mem, aux cxu aliaj diris gxin al vi pri mi?
-
35
|Juan 18:35|
Pilato respondis:CXu mi estas Judo? Via propra nacio kaj la cxefpastroj transdonis vin al mi; kion vi faris?
-
36
|Juan 18:36|
Jesuo respondis:Mia regno ne estas el cxi tiu mondo; se mia regno estus el cxi tiu mondo, miaj servantoj bataladus, por ke mi ne transdonigxu al la Judoj; sed nun mia regno ne estas el cxi tie.
-
37
|Juan 18:37|
Pilato demandis lin:CXu vi do estas regxo? Jesuo respondis:Vi diras, ke mi estas regxo. Por tio mi naskigxis kaj venis en la mondon, ke mi atestu pri la vero. CXiu, kiu estas el la vero, auxskultas mian vocxon.
-
38
|Juan 18:38|
Pilato diris al li:Kio estas la vero? Kaj dirinte tion, li eliris denove al la Judoj, kaj diris al ili:Mi trovas en li nenian kulpon.
-
39
|Juan 18:39|
Sed estas cxe vi kutime, ke mi liberigu al vi unu dum la Pasko:cxu vi do volas, ke mi liberigu al vi la Regxon de la Judoj?
-
40
|Juan 18:40|
Kaj ili kriis denove, dirante:Ne cxi tiun, sed Barabason. Barabas estis rabisto.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3