-
-
Esperanto
-
-
21
|Juan 18:21|
Kial vi min demandas? demandu tiujn, kiuj auxdis, kion mi parolis al ili; ili ja scias, kion mi diris.
-
22
|Juan 18:22|
Kaj kiam li parolis tion, unu el la apude starantaj oficistoj per la manplato frapis Jesuon, dirante:CXu tiel vi respondas al la cxefpastro?
-
23
|Juan 18:23|
Respondis Jesuo al li:Se mi malbone parolis, atestu pri la malbono; sed se bone, kial vi min frapas?
-
24
|Juan 18:24|
Anas sendis lin ligitan al la cxefpastro Kajafas.
-
25
|Juan 18:25|
Simon Petro staris kaj sin varmigis. Oni do diris al li:CXu vi estas unu el liaj discxiploj? Li neis, dirante:Mi ne estas.
-
26
|Juan 18:26|
Unu el la sklavoj de la cxefpastro, estante parenco de tiu, kies orelon Petro detrancxis, diris:CXu mi ne vidis vin kun li en la gxardeno?
-
27
|Juan 18:27|
Petro do denove neis; kaj tuj la koko ekkriis.
-
28
|Juan 18:28|
Kaj oni kondukis Jesuon de Kajafas en la palacon; estis frumatene; kaj ili ne eniris en la palacon, por ke ili ne malpurigxu, sed povu mangxi la Paskon.
-
29
|Juan 18:29|
Pilato do eliris al ili, kaj diris:Kian akuzon vi prezentas kontraux cxi tiu viro?
-
30
|Juan 18:30|
Ili respondis kaj diris al li:Se li ne estus malbonfaranto, ni ne transdonus lin al vi.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Jueces 1-3