-
-
Esperanto
-
-
11
|Juan 19:11|
Jesuo respondis:Vi havus nenian povon kontraux mi, se gxi ne estus donita al vi de supre; tial tiu, kiu transdonis min al vi, havas la pli grandan pekon.
-
12
|Juan 19:12|
CXe tio Pilato penis liberigi lin; sed la Judoj kriis, dirante:Se vi liberigos tiun, vi ne estas amiko de Cezaro; cxiu, kiu pretendas esti regxo, parolas kontraux Cezaro.
-
13
|Juan 19:13|
Kiam do Pilato auxdis tiun vorton, li elkondukis Jesuon, kaj sidigxis sur tribunala segxo en loko nomata La Pavimo, sed en la Hebrea lingvo Gabata.
-
14
|Juan 19:14|
Estis la Preparado de la Pasko, cxirkaux la sesa horo. Kaj li diris al la Judoj:Jen via Regxo!
-
15
|Juan 19:15|
Ili kriegis:Forigu, forigu, krucumu lin. Pilato diris al ili:CXu mi krucumu vian Regxon? La cxefpastroj respondis:Ni ne havas regxon krom Cezaro.
-
16
|Juan 19:16|
Tiam do li transdonis lin al ili, por esti krucumita.
-
17
|Juan 19:17|
Kaj ili prenis Jesuon; kaj li eliris, portante sian krucon, al la loko nomata Loko de Kranio, kiu estas en la Hebrea lingvo Golgota;
-
18
|Juan 19:18|
tie ili krucumis lin, kaj kun li du aliajn, cxiuflanke po unu, kaj Jesuon meze.
-
19
|Juan 19:19|
Kaj Pilato ankaux skribis titolon, kaj surmetis gxin sur la krucon. Kaj estis skribite:JESUO NAZARETA, LA REGXO DE LA JUDOJ.
-
20
|Juan 19:20|
Tiun titolon multaj el la Judoj legis; cxar la loko, kie Jesuo estis krucumita, estis proksime de la urbo; kaj gxi estis skribita Hebree kaj Latine kaj Greke.
-
-
Sugerencias
Haga clic para leer Levítico 17-19